Nacia Prisana Servo de Britio

Nacia Prisana Servo de Britio
emblemo
national health service (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 5-a de julio 1948 vd
Antaŭe National Radium Trust vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
enirejo de hospitalo de la servo
elaera bildo de hospitalo de la servo – la hospitalo de la Universitato de Norfolk kaj Norwich

La Nacia Prisana Servo de Britio - angle simple National Health Service, mallonge NHS – estas tegmenta termino de la plurparta ŝtata prisana servo de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (en Esperanto kutime mallongata Britio).

Ĝi konsistas el kvar memstaraj organizaĵoj:

  • NHS, National Health Service en Anglio
  • NHS Wales en Kimrio (kimre: GIG Cymru, Gwasanaeth Iechyd Gwladol Cymru)
  • NHS Scotland en Skotlando (skotgaele: SNS Alba, Seirbheis Slàinte na h-Alba)
  • HSC, Health and Social Care en Northern Ireland en Nordirlando

La servo aŭ fakte la kvar sendependaj servoj en 1948[1][2] post la Dua Mondmilito fondiĝis fare de la tiama ministro pri sano Aneurin Bevan surbaze de tiutempa scienca raporto de William Henry Beveridge, kiu tre postulis tian ŝtatan servon. La servoj financiĝas per ŝtataj impostoj (kaj ne kiel en aliaj landoj per financoj de devigaj aŭ libervolaj prisanaj asekuroj) kaj ofertas al ĉiu persono loĝanta en Britio medicinan servon (trovon de medicinaj diagnozoj kaj realigon de medicinaj terapioj) en "unua sektoro" (familiaj kuracistoj) kaj "dua sektoro" (malsanulejoj). Vojaĝantoj el la Eŭropa Unio respektive el la Eŭropa Ekonomia Areo en medicine urĝaj situacioj same havas rajton de senkosta medicina servo.

Internacie, aparte en la germanlingvaj landoj de centra Eŭropo, la Nacia Prisana Servo havas tendence negativan renomon; tion precipe kaŭzas la ofte longa atendaj periodoj antaŭ medicinaj terapioj en malsanulejoj, kaŭzitaj pro manko de fakaj kuracistoj.[3]

La postdiploma plueduko de la kuracistoj en Britio dum la lastaj jaroj profunde ŝanĝiĝis. Registara programo tiucela, nomata MMC (angle Modernising Medical Careers, do "modernigante medicinajn karierojn")[4] renkontis fortajn protestojn inter la kuracistoj de Britio.

  1. artikolo "The NHS at 60: key moments in the NHS and health care history" [angle: "la nacia prisana servo 60-jara: ŝlosilaj momentoj en la servo kaj en la historio de sana prizorgo"] en la gazeto Financial Times
  2. artikolo "How the Medical Aid Society started..." Arkivigite je 2009-03-11 per la retarkivo Wayback Machine [same angle: "kiel la societo pri medicina helpo ekfunkciis…"] en la prihistoria retejo Cradle of NHS ["lulilo de la Nacia Prisana Servo]
  3. Luigi Siciliani kaj Jeremy Hurst: anglalingva artikolo "Explaining Waiting Times Variations for Elective Surgery across OECD Countries [do "klarigante variaĵojn de atendotempoj por elektebla ĥirurgio en diversaj OEKE-landoj] (teksto en formato PDF; 426 kB) en la retejo de la internacia organizaĵo OEKE, stato de oktobro 2003
  4. retejo de la programo Modernising Medical Careers (klarigon vidu tekste). Arkivita el la originalo je 2013-09-05. Alirita 2014-04-09.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search